29.9.10

Monstro manĝanta



Dankon al Blanka Meduzo!

Simio kaj iu

Je 29-a de septembro...


Je la 29-a de septembro 1547, en Alca de Henares, naskiĝis la hispana verkisto Miguel de Cercantes Saavedra.

Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj  piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis 500 monerojn orajn por liberigi lin. Kvin jarojn poste, la 19-a de septembro de 1580, oni liberigis lin post la pago de la 500 moneroj oraj kaj post pluraj malsukcesaj forkuraj provoj de li.

Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis en la jaro 1605. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke William Shakespeare. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro.

Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis Instituto Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.

Li mortis la 23-an de aprilo 1616, en Madrilo.

Fonto: Vikipedio

23.9.10

Parkour je kato

Je 23-a de septembro...


Je la 23-a de septembro de 1930 naskiĝis Ray Charles Robinson.

pli bone konata laŭ la kromnomo Ray Charles, estis usona pianisto kaj kantisto kiu formis la stilon de ritmenbluso. Li aldonis soulan sonon al kontrea muziko kaj popmuziko.

Mortiĝis je la 10-a de junio de 2004.

Fonto: Vikipedio

20.9.10

Parolita Bildo



Kiu estis la desegnisto? Infano de 6 jaroj?!?!?

Je 20-a de septembro...


Je la 20-an de septembro de 1934, en Romo, naskiĝis la itala aktorino Sophia Loren.

Malkovrita en beleckonkursoj, ŝi — subtenate de sia onta edzo, la produktoro Carlo Ponti — rapide evoluis al unu el la plej popularaj filmaktorinoj de Italio.

Fine de la 1950-aj jaroj ŝi elprovis sin ankaŭ en Hollywood; filmpartneroj estis i.a. Cary Grant kaj Frank Sinatra. En la jaro 1961 Sophia Loren gajnis Oskaron pro sia ĉefrolo en la filmo La ciociara kaj 30 jarojn poste ŝi ricevis honoran Oskaron pro sia vivoverko.

En 1994 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Fonto: Vikipedio

18.9.10

Gogo, la testudo

Ekde hodiaŭ, mi publikos la bildstrio "Gogo, la testudo"

Gogo la testudo estas originale esperantlingva bildstrio de Martin Weichert, kreita en 1987, la jubilea jaro de Esperanto.

Muzika video



Ĉi estas muzika video pri iu meme'j de la interreto

15.9.10

Bela Ĉielfajro

La kamiono venas...

Je 15-a de septembro...

Je la 15-an de septembro de 1890 naskiĝis la britan verkistinon Agatha Christie.

Agatha Christie verkis entute pli ol 70 krimromanojn, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.

Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.

Fonto: Vikipedio

12.9.10

Malama kato

Koko X Kato

Kiu venkas?

Libro: Brulanta sekreto



Libro: Brulanta sekreto
Aŭtoro: Stefan Zweig

Se dinkri, ne marŝi sur holmo

Je 12-1n de septembro...


Je la 12-an de septembro 1944 naskiĝis la kantisto kaj produktoro Barry White.

Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj.

Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo.

Fonto: Vikipedio