24.10.10

Je 24-a de oktobro...






Je la 24-a de oktobro de 1945 la UNO estis fondita.

La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭ la Ligo de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: Araba, Ĉina, Angla, Franca, Rusa kaj Hispana lingvoj.

Fonto: Vikipedio

21.10.10

Je 21-a de oktobro...






Je la 21-a de oktobro 1921 Brazila Esperanto-Ligo estis agnoskita kiel utila por la nacia publiko.

Ĝi estis fondita en la 21-a de julio 1907. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo kaj agas interalie tiel:
 * eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
 * havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto;
 * havas bibliotekon;
 * organizas korespondajn kursojn;
 * peras abonojn de Esperanto-revuoj kaj -ĵurnaloj;
 * okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto;

Oficiala retejo: esperanto.org.br

15.10.10

Je la 15-an de oktobro...


Je la 15-an de oktobro 1926 naskiĝis la franca filozofo kaj historiisto, Michel Foucault.

Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritikema analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis siajn penojn al la historio de homa seksa kondutado. Liajn verkojn pri potenco aŭ pri la rilato inter potenco, scipovo kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.

Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k. a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de potenco, obeigo kaj opiniostirado.

Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke sia filo elektu la saman profesion. Post la Dua mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akamedia kariero en Francio.

Li mortis je la 26-an de junio 1984.

Fonto: Vikipedio

12.10.10

vortaro: abelo

Je 12-an de oktobro...


Je la 12-an de oktobro 1935, en Modena, Italio, naskiĝis la aktoro, operkantisto kaj muzikisto, Luciano Pavarotti.

Luciano Pavarotti estis lirika tenora operkantisto, kaj li famiĝis precipe pri elkantado de altaj sonoj. Li apartenas krom Carreras kaj Domingo al la tielnomataj La tri tenoroj (tiu formiĝis dum la futbala mondpokalo de 1990).

Li venis el muzikista familio, sed li studis en la naskiĝloko en la instruistoeduka altlernejo (1955), poste instruis en bazlerenjo du jarojn, sed samtempe lernis private operkantadon en Modena ĉe Arrigo Pola kaj ĉe Ettore Campogalliani en Mantovo. Post kiam li gajnis la kantokonkurson de Concorso Internationale, en 1961 debutis en operejo Reggio Emilia. Poste li kantis en Eŭropo kaj Aŭstralio kaj ekde 1971 regule en la novjorka Metropola Operejo. Pavarotti ofet aperis en koncertoj, televido kaj pro tio li iĝis konata eĉ krom la operamikoj.

Oni taksas Pavarotti la plej bona operkantisto de bel canto, kiu povas en pure elkanti eĉ la plej altajn sonojn.

Liaj plej famaj operaj roloj estas princo de "Rigoletto", Tonjo el "La Filino de la regimento", Arturo el "La Puritanoj" kaj Radames el "Aida".

Li finis sian karieron kiel operkantisto per tri festitaj surscenigoj de Puccini-a Tosca en la Metropola Operejo, Novjorko, en 2004.

En 2001 Pavarotti estis premiita per la World Social Award kaj per Nansen-premio por rifuĝintoj.

Mortis je la 6-an de septembro 2007.

Fonto: Vikipedio

8.10.10

Motorcikla fiasko

vortaro: etago

Gogo, la testudo #8

Je 8-an de oktobro...


Je la 8-an de oktobro 1949, en Novjorko, naskiĝis la usona aktorino Sigourney Weaver(vera nomo: Susan Alexandra Weaver)

Post teatra kariero ŝi de 1976 ankaŭ tre sukcese aperas en filmoj. Internacian famon ŝi gajnis ĉefe pro la sciencfikcia filmciklo Alien. Sian nekutiman antaŭnomon ŝi elektis laŭ persono el la romano The Great Gatsby de F. Scott Fitzgerald.

Fonto: Vikipedio

5.10.10

vortaro: vic

Reporterino X Kato

Reportino kontraŭ kato, kiu venkas?

Gogo, la testudo #7

Je 5-an de oktobro...


Je la 5-an de oktobro 1609, en Hartenstein, Ercmontaro, naskiĝis la germana poeto Paul Fleming.

Influite de Francesco Petrarca kaj Martin Opitz, li verkis sonetojn, poemojn kaj kantojn en la germana kaj la latina lingvoj. Nuntempe li estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.

Mortis la 2-an de aprilo 1640 en Hamburgo.

Fonto: Vikipedio