25.7.09

Spritaĵo

Du infanoj interparolas:
- Vidu, miaj piedoj ne estas tiom malpuraj kiel la viaj.
- Kompreneble, ĉar vi estas tri jarojn pli juna ol mi.

Ŝtelisto!!!!

21.7.09

Spritaĵo

Patrino demandas filineton:
- Nu, Danjo, kiom da bombonoj doni al vi?
- Tli.
- Ne tli, sed tri, - korektas ŝin la patrino. - Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste.
- Kvin, - nun diras Danjo.

20.7.09

Malsukcesi

Amikeco

Je 20-a de julio...


Hodiaŭ estas la Tago de la Amiko!

Unue la Tago de la Amiko estis adoptita per Argentino. Nuntempe preskaŭ ĉiuj landoj adoptis la Tago de la Amiko je la 20-a tago de julio.

La argentinano Enrique Ernesto Febbraro kreis la daton. Lia devizo estis "Mia amiko estas mia majstro, mia disĉiplo kaj mia kunulo".

FELIĈAN TAGON DE LA AMIKO!!!

18.7.09

La vivo de la fingroj

Patrino

Libro - Aŭtomatika tradukado sistemo el Esperanto en ĉinan kaj anglan lingvojn



Libro: Aŭtomatika tradukado el Esperanto en la Ĉinan kaj Anglan Lingvojn pri E-Ĉ/A Maŝin-tradukado Sistemo
Aŭtoro: Wei Li

Manĝo

Spritaĵo

"Diru al mi diferencon inter fulmo kaj elektro", sin turnis instruisto al lernanto.
"Fulmo estas senkosta kaj por elektro oni devas pagi", respondis li rapide.

Danco

17.7.09

Kafo


Je la 17-a de julio....


Je la 17-a de julio 1954 en Hamburgo, naskiĝis Angela Merkel.
Ŝi estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ŝi estas kancelierino de Germanio.
Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinaro kaj junularo (1991–1994) kaj pri vivmedio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005. (Ĉar la kancelieron (ĉefministron) elektas ne la popolo, sed la parlamento, la germana juro ne konas la nocion "kanceliera kandidato"; sed la partioj interkonsentis fari tiajn deklarojn, kvankam la parlamento rajtas elekti iun ajn kanceliero.)
Fonto: Vikipedio

Brulestingisto


Muziko - Jacques Yvart

Jacques Yvart kantas Georges Brassens en Esperanto

[Esperanto] Brassens - En Akvo de la Klara Fonto.mp3
[Esperanto] Brassens - La Geamantoj Sur La Verda Benk'.mp3

Preskaŭ

Libro - Doktoro Ĉioscia



Libro: Doktoro Ĉioscia
Aŭtoro: Fratoj Grimm (germana fabelo)

Spritaĵo

- Mi proponis al prokuroro koruptmonon, sed li montris al mi la pordon.
- Ĉu li forpelis vin?
- Ne forpelis, tamen komprenigis, ke iu povas ekaŭdi aŭ ekvidi tion tra la pordtrueto.

Armilo


Tiu mortigas eĉ elefanto!

16.7.09

Manĝo

Spritaĵo

Gardisto diras al krimulo:
- Oni vin ekzekucios morgaŭ. Kion vi deziras por via fina manĝo?
- Akvomelonon.
- Ho, mi bedaŭras, sed ne estas akvomelona sezono. Vi ne povas havi ĝin ĝis oktobro.
- Mi atendos.

Por via domo

Ĉu ne estas vera??? xD

Nu, eble ne

15.7.09

Mia Blogo =D

Amuza io

Bebo parolas en Esperanto

Muziko - Maŝa Koĉetkova

Belaj Muzikoj, bela voĉo...

[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Vento.mp3
[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Al Sankt-Peterburgo.mp3
[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Alauxdo.mp3
[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Danco Laux Rond'.mp3
[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Kiu estas vi.mp3
[Esperanto] Masxa Kocxetkova - Nokta Valso.mp3

Manĝo

Ioj de la mondo

Spritaĵo

"Vi ne bezonas nei", diris la juĝisto al murdinto. "Jen, antaŭ vi staras tri atestantoj, kiuj vidis, ke vi faris krimon."
"Kion signifas tri atestantoj?", respondis trankvile la murdisto, - "mi povas nomi mil homojn, kiuj ne vidis tion."

13.7.09

13-a de julio...


Hodiaŭ, 13-a de julio, estas la internacia tago de la Rok-muziko! \o/

Rok-muziko aŭ simple roko (laŭ la Uson-Angla rock, siavice de rock and roll music - "sku- kaj rul-muziko"): Muzikspeco evoluinta ĉirkaŭ post la dua mondmilito en Usono kaj disvastiĝinta tra la tuta mondo. Ĝi parte baziĝas sur rokenrolo kaj rokabilo, kaj ekeblis pro la inventiĝo de la elektra gitaro. Aliaj gravaj instrumentoj uzataj estas drumo kaj bas-gitaro. Roko multege influis la evoluon al moderneco kaj la liberiĝo de la junularo el tradiciaj dogmoj.

Spritaĵo

La kompanio "Intel" post la sukcesa produktado de la procesiloj Pentium-1, Pentium-2, Pentium-3 kaj Pentium-4 decidis produkti procesilojn "Pentium vivas" kaj "La reveno de Pentium".

12.7.09

Malsana



Aŭtomobilo

Spritaĵo



Ruĝĉapulino alvenis al la avino kiu, kovrita ĝis la mentono, ankoraŭ dormis en la lito.
- Avinjo, kial vi kuŝas antaŭ-tagmeze en la lito?
- Mi estas laca, nepineto mia.
- Kaj kial viaj okuloj estas tiel ruĝaj?
- Ĉar mi komputilumis tutan nokton.

Bonaj komercaj propagandoj

Mamĝiĝi

11.7.09

Fantasmo

En la 11-a de julio...




En la 11-a de julio de 1921, Mongolio fakte fariĝas sendependa de Ĉinio.

Mongolio estas granda ŝtato en Centra Azio sen marbordo. Situanta en Centra Azio, limas norde kun Rusia Federacio kaj sude kun Ĉina Popola Respubliko.

Animaloj de la maro

Telefono ne estas bona en koncerto

Spritaĵo

12-jara knabo enamiĝis al 35-jara najbarino. Ŝi diris afable kaj ĝentile, ke eblas nenia rilato inter ili. Sed la knabo volas scii la kialon de tia decido kaj la virino klarigas tre pacience:
- Zefo, mi ne ŝatas infanojn...
- Senprobleme, ni evitos!

Basketbalo

10.7.09

Spritaĵo


Dum la tagmanĝo, la bubo kriis:
- Paĉjo, paĉjo...
- Trankviliĝu, knabo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo!
Post iom da tempo la patro demandas:
- Nun, diru kion vi volas.
- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.

Futbalo