12.9.10

Je 12-1n de septembro...


Je la 12-an de septembro 1944 naskiĝis la kantisto kaj produktoro Barry White.

Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj.

Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo.

Fonto: Vikipedio

No comments: