29.9.10

Je 29-a de septembro...


Je la 29-a de septembro 1547, en Alca de Henares, naskiĝis la hispana verkisto Miguel de Cercantes Saavedra.

Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj  piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis 500 monerojn orajn por liberigi lin. Kvin jarojn poste, la 19-a de septembro de 1580, oni liberigis lin post la pago de la 500 moneroj oraj kaj post pluraj malsukcesaj forkuraj provoj de li.

Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis en la jaro 1605. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke William Shakespeare. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro.

Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis Instituto Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.

Li mortis la 23-an de aprilo 1616, en Madrilo.

Fonto: Vikipedio

No comments: