24.4.09

Bona multkolora iluzio!

Unua: Kliku en la bildo
Dua: Fikse rigardu la punkton en la bildo
Tria: Atendu 15 sekundoj
Kvara: TA-DAAAAAA!!!!

22.4.09

Libro - La arto de memdisciplino: Psikagogio



Libro: La arto de memdisciplino: Psikagogio
Aŭtoro: Charles Baudouin

21.4.09

Spritaĵo

Patro kaj filo rigardas televidilon:
- Paĉjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?
- Oni nomas ĝin "bigamio".
- Kaj multajn virinojn?
- Estas poligamio.
- Kaj unu solan?
- Monotona io.

Motorcikla akcidento

Malpura hundo

Ne drinku

Malsanaj sportoj

Daniel-san

17.4.09

Spritaĵo

La instruistino, donas lecionon pri religio:
- Nu, infanoj, mi ĵus klarigis al vi ĉiujn plezurojn de Paradizo. Levu manon, se vi ŝatus iri tien.
Ĉiuj infanoj levas la dekstran manon... krom Kruketo. Instruistino demandas lin:
- Sed Kruketo, kial vi ne volas iri al Paradizo?
Kruketo ploreme respondas:
- Mi ŝatus, sinjorino. Sed la panjo diris, ke mi devas iri rekte hejmen post la lecionoj!

Bicikleta lukto

15.4.09

Spritaĵo

Testudo revenas hejmen el la trinkejo malfruan vesperon, kiam atakas kaj rabas lin tri limakoj.
Li raportas la aferon. Policisto notas la nomon, adreson, horon, kaj tiam demandas:
- Do, ĉu vi povas diri al mi kio okazis?
- Vere ne, ĉio okazis tre rapide! - respondas la testudo.

Bebo kaj muziko

Aj!

14.4.09

Spritaĵo

Du embrioj interparolas:
- Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
- Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

Libro - Tiktoko de Oz



Libro: Tiktoko de Oz
Aŭtoro: L. Frank Baum

Bat-Hundo

Salto!

10.4.09

Spritaĵo

"Diru al mi diferencon inter fulmo kaj elektro", sin turnis instruisto al lernanto.
"Fulmo estas senkosta kaj por elektro oni devas pagi", respondis li rapide.

Fiasko

Gambo

5.4.09

Pafo

Spritaĵo


Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto:
- Estu gardema, mi havas dek du gefilojn!
- Dek du gefilojn? Kaj vi, havante dek du gefilojn, instruas al mi esti singardema?

Vidento

Leciono

3.4.09

En la 3-an de aprilo...



En la 3-an de aprilo de 1924 en Omaha, Nebrasko, naskiĝis la usona aktoro Marlon Brando (mortis en Los Angeles, Kalifornio, 1-a de julio 2004).

Li famiĝis en la jaro 1947 pro la Broadway-spektaklo A Streetcar Named Desire. Ĝia filmigo en 1951 estis la komenco de lia internacia kinokariero. Oskarojn li gajnis en 1954 (pro On the waterfront) kaj en 1973 pro The godfather; ĉi lastan li tamen rifuzis pro protesto kontraŭ la subpremo de la indianoj en Usono.

Kvankam li ŝajnis morti en mizero, postlasante grandajn ŝuldojn, fakte li postlasis posedaĵon en valoro de 20 milionoj da US-Dolaro, inkluzive insul-ĉenon en la Suda maro. (Li ŝajnigis esti mizerulo, por eviti la daŭrajn procesojn pro infan-alimento.)

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Marlon_Brando

Libro - Eseoj kaj Paroladoj



Libro: Eseoj kaj Paroladoj
Aŭtoro: Claude Piron

Spritaĵo


- Kiam vi fumis unuafoje eble vi sentis kapdoloron.
- Ne, doloris mia tuta korpo.
- Kia strangaĵo.
- Pro tio, ke mia patro terure batis min.

Kompatinda almo...

Deziro

HADOUKEN!!!!

1.4.09

En la 1-an de aprilo...

En multaj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago. Amaskomunikiloj kutimas publikigi falsajn novaĵojn por ŝerce trompi la publikon. Kutima klarigo de tiu tradicio rilatas al la enkonduko de nova kalendaro en Francio en 1564. La nova kalendaro movis la komencon de la jaro de la 1-a de aprilo al la 1-a de januaro. Tiujn, kiuj tamen plu festis la jarŝanĝon la unuan de aprilo, oni komencis nomi kiel "aprilaj stultuloj". En hispanlingvaj landoj oni ofte simile ŝercas en la 28-a de decembro.

Unika ĉaro