28.3.09

Zoo

Ludkuboj

Aj!

Libro - Dankon, Amiko



Libro: Dankon, Amiko
Aŭtoro: Claude Piron

Bruna Ŝtono

Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (pseŭdonimo: Bruna Ŝtono; naskiĝis en 1949 en Ukrainio) estas rusia esperantisto.

En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon.

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski".

Muzikoj:
[Esperanto] Bruna Sxtono - Al la Amikoj.mp3
[Esperanto] Bruna Sxtono - Esperantujo Mia.mp3
[Esperanto] Bruna Sxtono - LKK - Kantiko.mp3
Alternativoj.mp3
Printempo blujxinsa.mp3
Blanka Nokto.mp3

Tondo de Haro

27.3.09

Spritaĵo

Bonega, sed ne tre inteligenta futbal-ludisto postulas pli altan salajron. Post longa diskuto la klubestro diras:
- Bone, ni pagos al vi trionon pli ol en la lasta jaro.
- Tio ne sufiĉas, - respondis la ludisto, - mi postulas minimume kvaronon.

En la 27-an de marto...

27 de marto estas Internacia Tago de la Teatro

Teatro estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj al spektantoj de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo".

Teatro baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.

Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.

Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.

Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.

Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Teatro

Libro - Ĉu li?



Libro: Ĉu li?
Aŭtoro: Henri Vallienne

Polico

Stultaj personoj

Libroj - Ĉineske I ĝis Ĉineske VI













Libroj: Ĉineske I ĝis Ĉineske VI
e-Librigita de Elerno

Plaĝo

23.3.09

En la 23-an de marto...


En la 23-an de marto, 1910 en Omori, Tokio, naskiĝis Kurosawa Akira.

KUROSAWA Akira estis japana reĝisoro, produktisto, kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiel longan kaj laŭditan.

Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, li daŭre direktis kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaya, Tokio.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurosawa_Akira

Krucifikso

Libro - La Avarulo



Libro: La Avarulo
Aŭtoro: Molière

Freneza ansero

22.3.09

En la 22-an de marto...


Naskiĝis la 22-an de marto 1931 en Montrealo, Kanado, la produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro William Shatner.

Shatner ekstudis komercon en la Universitato McGill en Montrealo, sed poste studis aktoradon. En 1956 li transloĝiĝis al Novjorko. Tie li laboris por televido kaj ĉe Broadway. Post kiam li aktoris en kelkaj televidaj filmoj, filmproduktoroj ekinteresiĝis pri li.

La unuan sukceson kiel aktoro Shatner havis en la filmo La fratoj Karamazov (1958). Vere mondfama li fariĝis en la 1960-aj jaroj pro la rolo de Captain James T. Kirk en la sciencfikcia filmserio Star Trek.

Menciinde ankoraŭ estas, ke li unufoje en sia aktora kariero uzis Esperanton: en la rolo de la juna soldato Marko en la filmo Incubus (1965). En tiu filmo evidentis lia franclingva akcento.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Shatner

Libro - Analektoj de Konfuceo



Libro: Analektoj de Konfuceo
Tradukinto: Wang Chongfang

Kateto

Mickey X Verda Knabo

Spritaĵo


- Kiom kostas taso da kafo?
- Kvindek centavojn.
- Kaj la sukero?
- Ĝi estas senpaga.
- Mi volas du kilogramojn da sukero.

21.3.09

En 21-an de marto...

En 21-an de marto 1990 Namibio aŭtonomiĝis.
Namibio estas lando en Sud-Okcidenta Afriko.

Io informoj pri Namibio:
  • E-nomo: Namibio.
  • Nacia nomo: Namibia.
  • Areo: 824.292 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Sam Nujoma (1990).
  • Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
  • Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
  • Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
  • Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
  • Pokapa GNP: 2.000 $.
  • Historio: de 1884 kolonio de Germanio (hereroj) , de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.

Okavango ĉe Rundu

Nekredebla ioj

20.3.09

En la 20-an de marto...

En la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar naskiĝis Friedrich Hölderlin.

Li studis teologion en Tübingen, sed la premige severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ fariĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la Turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) ĉe la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li do devis forlasi Frankfurton, sed liaj spertoj tie poste respeguliĝis en la romano Hyperion. La sekvaj jaroj estis karakterizitaj de fruktedona kreado en diversaj urboj. En 1802 – li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo Tübingena lignaĵisto.

La verkaro de Hölderlin laŭstile troviĝas inter klasikismo kaj romantismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_H%C3%B6lderlin

Libro - Ama Ciklo



Libro: Ama Ciklo
Aŭtoro: Mao Zifu

Haro

Tablotenisa ĵonglaĵo