28.3.09

Bruna Ŝtono

Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn (pseŭdonimo: Bruna Ŝtono; naskiĝis en 1949 en Ukrainio) estas rusia esperantisto.

En la aĝo de 18 jaroj li translokiĝis al Rusio por studi kaj ĝis hodiaŭ restis tie. En 1972 li finstudis elektroteknikon kaj ĵurnalismon. Li laboris kiel inĝeniero en Tiĥvin kaj Vorkuta. Nun li loĝas denove en Tiĥvin kaj laboras kiel dungita direktoro de firmao konstruanta lignajn vilaojn. Li havas edzinon kaj plenaĝan filon.

Mikaelo Bronŝtejn esperantistiĝis en 1962. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn; haveblas kompaktaj diskoj kaj sonkasedoj kun liaj kantoj. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li iam estis prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en Universalaj Kongresoj. En 2003 li iĝis laŭreato de la literatura premio "Antoni Grabowski".

Muzikoj:
[Esperanto] Bruna Sxtono - Al la Amikoj.mp3
[Esperanto] Bruna Sxtono - Esperantujo Mia.mp3
[Esperanto] Bruna Sxtono - LKK - Kantiko.mp3
Alternativoj.mp3
Printempo blujxinsa.mp3
Blanka Nokto.mp3

1 comment:

Roland said...

mi tre ŝatas lin. Mi spektis kaj renkontis lin lastaŭtune en Bersée (apud Lille).
Kelkaj plej ŝatataj kanzonoj estas Radikoj de l'dubo ("ne gajas mi kn, sed ne povas mi sen") Amataj amitaj amotaj, Ivanovo.

kaj ankaŭ "Amu min" (dum vivas mi) kantita far Jomart kaj Nataŝa.

li tre agrable parolas Esperanton, kaj oni sentas, ke li intime posedas la lingvon.