27.3.09

En la 27-an de marto...

27 de marto estas Internacia Tago de la Teatro

Teatro estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj al spektantoj de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo".

Teatro baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.

Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.

Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.

Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.

Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Teatro

No comments: