11.7.09
Spritaĵo

- Zefo, mi ne ŝatas infanojn...
- Senprobleme, ni evitos!
10.7.09
Spritaĵo

Dum la tagmanĝo, la bubo kriis:
- Paĉjo, paĉjo...
- Trankviliĝu, knabo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo!
Post iom da tempo la patro demandas:
- Nun, diru kion vi volas.
- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.
5.7.09
Spritaĵo

En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj post bona trinkado fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua:
- Hieraŭ mi fiŝkaptis truton, kiu estis duonmetro longa.
- Tio estas nenio, - respondis la alia. - Antaŭ kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan lampon.
- Ĉu vere? Tion mi ne kredas!
- Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumigos mian lampon!
4.7.09
28.6.09
Spritaĵo

- Ĉu vi ne havas naztukon?
- Jes, mi havas, sed mi ne pruntedonas ĝin al fremdaj personoj.
27.6.09
Spritaĵo

- Sed ŝia pasinteco...
- Mi certigas vin, ke ŝia pasinteco estas senmakula kaj pura.
- Ho amiko, tion ĉi mi kredas. Sed ĝi estas tre longa...
Subscribe to:
Posts (Atom)