5.7.09

Spritaĵo



En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj post bona trinkado fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua:
- Hieraŭ mi fiŝkaptis truton, kiu estis duonmetro longa.
- Tio estas nenio, - respondis la alia. - Antaŭ kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan lampon.
- Ĉu vere? Tion mi ne kredas!
- Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumigos mian lampon!

No comments: