17.7.09

Je la 17-a de julio....


Je la 17-a de julio 1954 en Hamburgo, naskiĝis Angela Merkel.
Ŝi estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ŝi estas kancelierino de Germanio.
Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinaro kaj junularo (1991–1994) kaj pri vivmedio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005. (Ĉar la kancelieron (ĉefministron) elektas ne la popolo, sed la parlamento, la germana juro ne konas la nocion "kanceliera kandidato"; sed la partioj interkonsentis fari tiajn deklarojn, kvankam la parlamento rajtas elekti iun ajn kanceliero.)
Fonto: Vikipedio

No comments: