3.4.09

En la 3-an de aprilo...



En la 3-an de aprilo de 1924 en Omaha, Nebrasko, naskiĝis la usona aktoro Marlon Brando (mortis en Los Angeles, Kalifornio, 1-a de julio 2004).

Li famiĝis en la jaro 1947 pro la Broadway-spektaklo A Streetcar Named Desire. Ĝia filmigo en 1951 estis la komenco de lia internacia kinokariero. Oskarojn li gajnis en 1954 (pro On the waterfront) kaj en 1973 pro The godfather; ĉi lastan li tamen rifuzis pro protesto kontraŭ la subpremo de la indianoj en Usono.

Kvankam li ŝajnis morti en mizero, postlasante grandajn ŝuldojn, fakte li postlasis posedaĵon en valoro de 20 milionoj da US-Dolaro, inkluzive insul-ĉenon en la Suda maro. (Li ŝajnigis esti mizerulo, por eviti la daŭrajn procesojn pro infan-alimento.)

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Marlon_Brando

No comments: