24.10.10

Je 24-a de oktobro...






Je la 24-a de oktobro de 1945 la UNO estis fondita.

La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭ la Ligo de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: Araba, Ĉina, Angla, Franca, Rusa kaj Hispana lingvoj.

Fonto: Vikipedio

21.10.10

Je 21-a de oktobro...






Je la 21-a de oktobro 1921 Brazila Esperanto-Ligo estis agnoskita kiel utila por la nacia publiko.

Ĝi estis fondita en la 21-a de julio 1907. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo kaj agas interalie tiel:
 * eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
 * havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto;
 * havas bibliotekon;
 * organizas korespondajn kursojn;
 * peras abonojn de Esperanto-revuoj kaj -ĵurnaloj;
 * okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto;

Oficiala retejo: esperanto.org.br

15.10.10

Je la 15-an de oktobro...


Je la 15-an de oktobro 1926 naskiĝis la franca filozofo kaj historiisto, Michel Foucault.

Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritikema analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis siajn penojn al la historio de homa seksa kondutado. Liajn verkojn pri potenco aŭ pri la rilato inter potenco, scipovo kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.

Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k. a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de potenco, obeigo kaj opiniostirado.

Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke sia filo elektu la saman profesion. Post la Dua mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akamedia kariero en Francio.

Li mortis je la 26-an de junio 1984.

Fonto: Vikipedio

12.10.10

vortaro: abelo

Je 12-an de oktobro...


Je la 12-an de oktobro 1935, en Modena, Italio, naskiĝis la aktoro, operkantisto kaj muzikisto, Luciano Pavarotti.

Luciano Pavarotti estis lirika tenora operkantisto, kaj li famiĝis precipe pri elkantado de altaj sonoj. Li apartenas krom Carreras kaj Domingo al la tielnomataj La tri tenoroj (tiu formiĝis dum la futbala mondpokalo de 1990).

Li venis el muzikista familio, sed li studis en la naskiĝloko en la instruistoeduka altlernejo (1955), poste instruis en bazlerenjo du jarojn, sed samtempe lernis private operkantadon en Modena ĉe Arrigo Pola kaj ĉe Ettore Campogalliani en Mantovo. Post kiam li gajnis la kantokonkurson de Concorso Internationale, en 1961 debutis en operejo Reggio Emilia. Poste li kantis en Eŭropo kaj Aŭstralio kaj ekde 1971 regule en la novjorka Metropola Operejo. Pavarotti ofet aperis en koncertoj, televido kaj pro tio li iĝis konata eĉ krom la operamikoj.

Oni taksas Pavarotti la plej bona operkantisto de bel canto, kiu povas en pure elkanti eĉ la plej altajn sonojn.

Liaj plej famaj operaj roloj estas princo de "Rigoletto", Tonjo el "La Filino de la regimento", Arturo el "La Puritanoj" kaj Radames el "Aida".

Li finis sian karieron kiel operkantisto per tri festitaj surscenigoj de Puccini-a Tosca en la Metropola Operejo, Novjorko, en 2004.

En 2001 Pavarotti estis premiita per la World Social Award kaj per Nansen-premio por rifuĝintoj.

Mortis je la 6-an de septembro 2007.

Fonto: Vikipedio

8.10.10

Motorcikla fiasko

vortaro: etago

Gogo, la testudo #8

Je 8-an de oktobro...


Je la 8-an de oktobro 1949, en Novjorko, naskiĝis la usona aktorino Sigourney Weaver(vera nomo: Susan Alexandra Weaver)

Post teatra kariero ŝi de 1976 ankaŭ tre sukcese aperas en filmoj. Internacian famon ŝi gajnis ĉefe pro la sciencfikcia filmciklo Alien. Sian nekutiman antaŭnomon ŝi elektis laŭ persono el la romano The Great Gatsby de F. Scott Fitzgerald.

Fonto: Vikipedio

5.10.10

vortaro: vic

Reporterino X Kato

Reportino kontraŭ kato, kiu venkas?

Gogo, la testudo #7

Je 5-an de oktobro...


Je la 5-an de oktobro 1609, en Hartenstein, Ercmontaro, naskiĝis la germana poeto Paul Fleming.

Influite de Francesco Petrarca kaj Martin Opitz, li verkis sonetojn, poemojn kaj kantojn en la germana kaj la latina lingvoj. Nuntempe li estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.

Mortis la 2-an de aprilo 1640 en Hamburgo.

Fonto: Vikipedio

2.10.10

Kiel difekti vian aŭto?

Tiel

Vortaro: konstrui

Vortaro de D-ro Benson

Ekde hodiaŭ, mi publikos vortoj de la vortaro de Universala Esperanto Metodo, de D-ro Benson.
Estas tre bona libro. Malnova, sed utila, bela kaj tute ilustrita.

Spritaĵo


Edzino, foliumante modo-revuon, diras al la edzo:
- Ĉi-jare viroj portados ĉemizojn sen butonoj.
- Mirinde, - ekkriis la edzo. - Sekve mi jam 15 jarojn vestas min laŭ la lasta modo.

Gogo, la testudo #6

Je 2-an de oktobro...

Je la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato, naskiĝis Mahatmo Gandhio(Mohandas Karamchand Gandhi).

Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝa. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdoni. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Apogis la britojn dum la Bura Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.

Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvalo volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan rekontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi violente kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvaala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.

En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de la registaro.

Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violentaj agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930. En tiu tago, li komencis la marŝadon al la maro por fari propran salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun la vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.

Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojon, sed apogis Brition dum la Dua mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj pakistanaj hinduoj kaj islamanoj, sed vane.

Je la 30-a de januaro 1948, fanatika hinduo mortpafis Gandhion.

Fonto: Vikipedio