En la aŭtobuso sidis malgranda stratbubo apud tre eleganta sinjorino. La nazo de la bubo ne estis pura, pro tio la sinjorino demandis lin: - Ĉu vi ne havas naztukon? - Jes, mi havas, sed mi ne pruntedonas ĝin al fremdaj personoj.
- Ĉu vi efektive ne edziĝos al fraŭlino Tereza? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela. - Sed ŝia pasinteco... - Mi certigas vin, ke ŝia pasinteco estas senmakula kaj pura. - Ho amiko, tion ĉi mi kredas. Sed ĝi estas tre longa...