3.4.09

En la 3-an de aprilo...



En la 3-an de aprilo de 1924 en Omaha, Nebrasko, naskiĝis la usona aktoro Marlon Brando (mortis en Los Angeles, Kalifornio, 1-a de julio 2004).

Li famiĝis en la jaro 1947 pro la Broadway-spektaklo A Streetcar Named Desire. Ĝia filmigo en 1951 estis la komenco de lia internacia kinokariero. Oskarojn li gajnis en 1954 (pro On the waterfront) kaj en 1973 pro The godfather; ĉi lastan li tamen rifuzis pro protesto kontraŭ la subpremo de la indianoj en Usono.

Kvankam li ŝajnis morti en mizero, postlasante grandajn ŝuldojn, fakte li postlasis posedaĵon en valoro de 20 milionoj da US-Dolaro, inkluzive insul-ĉenon en la Suda maro. (Li ŝajnigis esti mizerulo, por eviti la daŭrajn procesojn pro infan-alimento.)

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Marlon_Brando

Libro - Eseoj kaj Paroladoj



Libro: Eseoj kaj Paroladoj
Aŭtoro: Claude Piron

Spritaĵo


- Kiam vi fumis unuafoje eble vi sentis kapdoloron.
- Ne, doloris mia tuta korpo.
- Kia strangaĵo.
- Pro tio, ke mia patro terure batis min.

Kompatinda almo...

Deziro

HADOUKEN!!!!

1.4.09

En la 1-an de aprilo...

En multaj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago. Amaskomunikiloj kutimas publikigi falsajn novaĵojn por ŝerce trompi la publikon. Kutima klarigo de tiu tradicio rilatas al la enkonduko de nova kalendaro en Francio en 1564. La nova kalendaro movis la komencon de la jaro de la 1-a de aprilo al la 1-a de januaro. Tiujn, kiuj tamen plu festis la jarŝanĝon la unuan de aprilo, oni komencis nomi kiel "aprilaj stultuloj". En hispanlingvaj landoj oni ofte simile ŝercas en la 28-a de decembro.

Unika ĉaro