1.4.09

En la 1-an de aprilo...

En multaj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago. Amaskomunikiloj kutimas publikigi falsajn novaĵojn por ŝerce trompi la publikon. Kutima klarigo de tiu tradicio rilatas al la enkonduko de nova kalendaro en Francio en 1564. La nova kalendaro movis la komencon de la jaro de la 1-a de aprilo al la 1-a de januaro. Tiujn, kiuj tamen plu festis la jarŝanĝon la unuan de aprilo, oni komencis nomi kiel "aprilaj stultuloj". En hispanlingvaj landoj oni ofte simile ŝercas en la 28-a de decembro.

No comments: