20.9.10

Je 20-a de septembro...


Je la 20-an de septembro de 1934, en Romo, naskiĝis la itala aktorino Sophia Loren.

Malkovrita en beleckonkursoj, ŝi — subtenate de sia onta edzo, la produktoro Carlo Ponti — rapide evoluis al unu el la plej popularaj filmaktorinoj de Italio.

Fine de la 1950-aj jaroj ŝi elprovis sin ankaŭ en Hollywood; filmpartneroj estis i.a. Cary Grant kaj Frank Sinatra. En la jaro 1961 Sophia Loren gajnis Oskaron pro sia ĉefrolo en la filmo La ciociara kaj 30 jarojn poste ŝi ricevis honoran Oskaron pro sia vivoverko.

En 1994 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Fonto: Vikipedio

No comments: