15.9.10

Je 15-a de septembro...

Je la 15-an de septembro de 1890 naskiĝis la britan verkistinon Agatha Christie.

Agatha Christie verkis entute pli ol 70 krimromanojn, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.

Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.

Fonto: Vikipedio

No comments: