23.3.09

En la 23-an de marto...


En la 23-an de marto, 1910 en Omori, Tokio, naskiĝis Kurosawa Akira.

KUROSAWA Akira estis japana reĝisoro, produktisto, kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiel longan kaj laŭditan.

Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, li daŭre direktis kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaya, Tokio.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurosawa_Akira

No comments: