20.3.09

En la 20-an de marto...

En la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar naskiĝis Friedrich Hölderlin.

Li studis teologion en Tübingen, sed la premige severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ fariĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la Turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) ĉe la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li do devis forlasi Frankfurton, sed liaj spertoj tie poste respeguliĝis en la romano Hyperion. La sekvaj jaroj estis karakterizitaj de fruktedona kreado en diversaj urboj. En 1802 – li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo Tübingena lignaĵisto.

La verkaro de Hölderlin laŭstile troviĝas inter klasikismo kaj romantismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado.

Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_H%C3%B6lderlin

No comments: